Accéder au contenu principal

Kio estas tio ? (Esperanto)

Bonvenon sur mia blogo !

Mi estas planedosciencisto, kaj mi laboras en la Universitato de Teĥnologio de Delft (Nederlando).
Mi studas la atmosferojn de planedoj (ĉefe Venuso) kaj de ekstersunsistemaj planedoj. Sed mi interesiĝas ankaŭ pri ĉio rilata al astroscienco kaj scienco.

Se vi volas scii pli pri mia laboro, vi trovos kelkajn informojn sur mia retpaĝo ĉe la universitato.

Mi celas skribi kaj fari pli pri scienco en esperanto, do vi sendube trovos tie artikolojn en esperanto sed ankaŭ en la franca kaj la angla.

Mi ankaŭ estas ano de ISAE, la Internacia Scienca Asocio Esperantista.

Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

Riĉa komenco de la nova jaro pour spaca esplorado

La jaro 2019 apenaŭ komencis, sed ĝi jam plenas je interesaj spacaj novaĵoj !

Lanĉita en 2006 la sondilo New Horizons preterflugis la nanan planedon Plutono en 2015 kaj sendis altvalorajn fotojn kaj sciencajn rezultojn. Post sia sukcesa vizito de Plutono, la sondilo estis direktita al alia objekto, for preter Plutono. La nova celo, 2014 MU69, troviĝas en la Zono de Kujper kiu estas preter Neptuno, ekde 30 ĝis 55 astronomiaj unuoj (1 AU = 149 597 870 700 m). En ĝi estas multaj malgrandaj objektoj kiuj formiĝis je la komenco de la sunsistemo. Pro ilia malgrandeco kaj ilia distanco al la Suno, tiuj astroj ne ŝanĝiĝis kaj estas tiel kiel ili formiĝis 4,5 miliardoj da jaroj antaŭe.
La sondilo sukcese preterflugis MU69 la 1-a de Januaro kaj sendis unuajn bildojn de tiu astro.
MU69 aspektas kiel neĝhomo : ĝi konsistas el du malgrandaj sferoj kiuj verŝajne koliziis kun tre malgranda rapido kaj restis kunligitaj. La tuta objekto estas 31 km longa kaj rotacias ĉirkaŭ ŝia akso en 15h.
La unuaj bild…

Scienca vojaĝo en Danujo

Dum la monato de Junio 2017, mi estis en Danujo por viziti Kopenhagon.

La urbo estas tre agrabla (ĉefe por biciklistoj) kun varma etoso kaj belegaj lokoj : mi ege rekomendas ĝin. Atentu tamen ke la prezoj estas pli altaj ol tiuj en Francujo aŭ Nederlando.

Kvankam mi estis tie por turismo, mi restas sciencisto kaj mi ne povis rezisti viziti sciencajn lokojn en la urbo kaj objektojn en muzeojn. Ekzemple, kiam estas vizitebla observejo en la urbo kiun vi vizitas, mi provas iri.

En la centro de Kopenhago troviĝas malnova turo (la Ronda Turo) supre de kiu estas observejo kiu estas ankoraŭ uzata per neprofesiaj observantoj. Kelkaj metroj fore, mi hazarde trovis domon kie loĝis Ole Rømer.
Rømer (1644-1710) estis dana astronomo kiu estas fama por sia studado de la rapido de la lumo kaj ties mezuro.






Rømer ankaŭ laboris en la Pariza observejo kaj elpensis "planedilon" (maŝino por vidi kaj kalkuli la poziciojn de la planedoj ĉirkaŭ la Suno, oni kelkfoje diras ankaŭ planetario) kiu…

Pourquoi les doctorants devraient être sur les réseaux sociaux.

Article mis à jour le 2014-02-05.

Au cas où vous ne l'avez pas encore remarqué, je suis très fan de Twitter, qui est pour moi le réseau social par excellence. Mes amis et collègues sont parfois assez perplexes face à mon usage intensif des réseaux sociaux pour ce qui est de la science.
Un exemple simple est la conférence Elbereth 2013. Je reviendrai dans un autre article sur Elbereth, tant il y a à dire. Mais lors de la conférence, j'ai utilisé Twitter et le hashtag #elbereth2013 pour relayer des informations au sujet des revues et des conférences. Le problème est le suivant : j'étais le seul à tweeter. Cela m'a permis de réaliser à quel point les doctorants sont loin d'être présents professionnellement sur les réseaux sociaux. Sans doute la plupart d'entre-eux sont sur Facebook, mais plus vraisemblablement pour un usage privé.
Globalement, quand on compare les laboratoires et les chercheurs français à leurs homologues anglo-saxons, en particulier les américain…