Articles

Affichage des articles du mai, 2017

En Aŭstrio por scienca kongreso

Image
La Eŭropa Geosciencoj Unio (EGU) okazigas ĉiu jaro sian ĝeneralan kunvenon en Vieno, Aŭstrio. La EGU interesiĝas pri la sciencoj de la Tero (akvoscienco, geologio, atmosfero-scienco, klimatoscienco, vulkanoscienco, ktp.) sed ankaŭ pri planedo kaj sunsistemo sciencoj (tio inkludas planedoj, iliaj lunoj, asteroidoj, kaj la interagoj inter la Tero kaj la Suno). La unio estas dividita en sekcioj: estas sekcio pri planedoscienco (PS), Sun-Tero interagoj (ST), atmosferoscienco (AS), ktp. La marŝantoj dum la marŝo por scienco, kiu okazis samtempe en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo. La celo estis lukti kontraŭ la « alternativaj faktoj », precipe tiuj de Trump kontraŭ klimatŝanĝiĝo; kaj por subteni sciencon kiel grava ilo por edukado kaj solvi problemojn en nia moderna socio. La ĝenerala kunveno estas oportuno por sciencistoj prezenti sian laboron kaj eki kunlaboradojn. Sciencistoj povas prezenti dum 12-minutoj prelego aŭ dum afiŝsesio. Estas debato pri kiu sorto de prezento estas la plej