Articles

Affichage des articles du janvier, 2019

Riĉa komenco de la nova jaro pour spaca esplorado

Image
La jaro 2019 apenaŭ komencis, sed ĝi jam plenas je interesaj spacaj novaĵoj ! Lanĉita en 2006 la sondilo New Horizons preterflugis la nanan planedon Plutono en 2015 kaj sendis altvalorajn fotojn kaj sciencajn rezultojn. Post sia sukcesa vizito de Plutono, la sondilo estis direktita al alia objekto, for preter Plutono. La nova celo, 2014 MU69, troviĝas en la Zono de Kujper kiu estas preter Neptuno, ekde 30 ĝis 55 astronomiaj unuoj (1 AU = 149 597 870 700 m). En ĝi estas multaj malgrandaj objektoj kiuj formiĝis je la komenco de la sunsistemo. Pro ilia malgrandeco kaj ilia distanco al la Suno, tiuj astroj ne ŝanĝiĝis kaj estas tiel kiel ili formiĝis 4,5 miliardoj da jaroj antaŭe. La sondilo sukcese preterflugis MU69 la 1-a de Januaro kaj sendis unuajn bildojn de tiu astro.   Unua kolora foto de 2014 MU69, fotita per New Horizons je la 1-a de Januaro 2019 (Fonto: NASA)   MU69 aspektas kiel neĝhomo : ĝi konsistas el du malgrandaj sferoj kiuj verŝajne koliziis kun tre malgrand