Articles

Affichage des articles du novembre, 2018

Sukcesa lanĉo de la misio BepiColombo al Merkuro

Image
Bildo de la raketo Ariane 5 dum la lanĉo de BepiColombo (Fonto: ESA) La 20-a de Oktobro 2018, la raketo Ariane 5 sukcese lanĉis la mision BepiColombo al la planedo Merkuro. BepiColombo estas kunlaborado inter la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) kaj la Japana Spaca Agentejo (JAXA). La misio konsistas fakte en tri partoj : la unua sondilo estas la eŭropa Mercury Planetary Orbiter (Mekura planeda orbitilo), ankaŭ nomata « Bepi ». La dua estas la japana Mercury Magnetospheric Orbiter (Merkura Magnetosfera Orbitilo, MMO) ankaŭ nomata « Mio ». Ambaŭ vojaĝos kun la helpo de la MTM (Mercury Transfer Module, Merkura Transporta Modulo) kiu helpos peli la sondilojn ĝis Merkuro. La misio estas tre ambicia ĉar ĝi estas la unua misio al Merkuro de la eŭropa kaj japana spacaj agentejoj kaj ankaŭ ĉar ĝi estas la unua planeda misio kiu uzas du sondilojn samtempe. La du sondiloj laboros sur malsamaj orbitoj por studi la maldensan atmosferon de la planedo, ĝian magnetosferon kaj ĝian surfacon. « Me