Sukcesa lanĉo de la misio BepiColombo al Merkuro


Bildo de la raketo Ariane 5 dum la lanĉo de BepiColombo (Fonto: ESA)

La 20-a de Oktobro 2018, la raketo Ariane 5 sukcese lanĉis la mision BepiColombo al la planedo Merkuro.

BepiColombo estas kunlaborado inter la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) kaj la Japana Spaca Agentejo (JAXA). La misio konsistas fakte en tri partoj : la unua sondilo estas la eŭropa Mercury Planetary Orbiter (Mekura planeda orbitilo), ankaŭ nomata « Bepi ». La dua estas la japana Mercury Magnetospheric Orbiter (Merkura Magnetosfera Orbitilo, MMO) ankaŭ nomata « Mio ». Ambaŭ vojaĝos kun la helpo de la MTM (Mercury Transfer Module, Merkura Transporta Modulo) kiu helpos peli la sondilojn ĝis Merkuro.

La misio estas tre ambicia ĉar ĝi estas la unua misio al Merkuro de la eŭropa kaj japana spacaj agentejoj kaj ankaŭ ĉar ĝi estas la unua planeda misio kiu uzas du sondilojn samtempe. La du sondiloj laboros sur malsamaj orbitoj por studi la maldensan atmosferon de la planedo, ĝian magnetosferon kaj ĝian surfacon.

« Merkuro estas la plej malpli studata tereca planedo. Tamen, necesas studi ĉiujn planedojn por kompreni la formiĝon kaj evoluon de la tuta sunsistemo : Merkuro estas pli ol nur granda versio de la Luno ! », klarigas Nicolas Bott, sciencisto en la Pariza Observatorio. « Ĝi estas la plej bona ekzemplo por kompreni kiel planedo tiel proksima de sia stelo formiĝas kaj evoluas. Kaj tio povas esti utila por la multaj ekstersunsistemaj planedoj kiujn oni malkovris tre proksime de siaj steloj ».

Nur du sondiloj vizitis la planedon ĝis nun : Mariner 10 (1974–1975) kaj MESSENGER (2011–2015), kaj kvankam ili respondis al kelkaj demandoj, multaj ankoraŭ restas.
Ekzemple, oni pensas ke la kerno de Merkuro estas multe pli granda ol tiu de aliaj terecaj planedoj, kun volumeno ⅔ de tiu de la tuta planedo. Merkuro ankaŭ havas orbitan resonancon kun la Suno : ĝi rotacias trifoje dum la daŭro de du orbitoj. Kaj malkiel Venuso, Merkuro ankaŭ havas magnetan kampon, kiu estas relative granda kompare al la planedo.
« Oni ne vere scias de kie la magneta kampo de Merkuro venas. Kaj kial la kerno estas tiel granda. BepiColombo helpos nin pli bone kompreni la internan strukturon de la planedo, ĝian magnetosferon kaj ties interago kun la Suno ».

Krom la internon, MESSENGER ankaŭ studis la surfacon, sur kiu videblas spurojn de pasinta vulkana aktiveco, kaj ankaŭ strangajn « kavojn » (“hollows” angle).
« Tiujn strukturojn oni vidas nur sur Merkuro, ili estas lokoj kie la grundo kolapsis kaj montras pli brilan subgrundon. Ŝajne temas pri materio en la grundo kiu vaporiĝas kaj kreas tiujn kavojn, sed BepiColombo helpos esplori tiun hipotezon ».
La polusoj de la planedo ankaŭ havas misteron, kiel klarigas S-ro Bott : « Unu el la celoj de la misio estas studi la kraterojn je la polusoj, kie la lumo neniam iras. Oni trovis glacion tie, kaj BepiColombo povos studi la kunmeton de tiu glacio kaj trovi ĉu temas pri akvoglacio aŭ io alia ».

La misio ankaŭ havos alian celon, nerekte rilata al Merkuro : pro sia proksimeco al la Suno, la orbito de Merkuro estas forte influata per la suna gravita kampo. BepiColombo tiel estos en interesa loko pro testi la ĝeneralan relativecon de Einstein. La proksimeco de la Suno ankaŭ signifas ke oni devas protekti la sondilojn de la grandaj ŝanĝoj de temperaturo (inter -180 °C kaj +450 °C). Bepi portos specialan « veston » dum Mio rotacios 15-foje per minuto pro distribui la varmon sur la sunpaneloj. Dum la vojaĝo, ĝi estos protektita per sunŝirmilo.

Bepi kaj Mio bezonos sep jarojn por atingi la finan orbiton ĉirkaŭ Merkuro, ĉar la proksimeco de la Suno ne ebligas uzi rektan trajektorion. Anstataŭ, BepiColombo preterflugos unufoje la Teron, dufoje Venuson kaj ankoraŭ sesfoje Merkuron antaŭ ol ĝi povos enorbitiĝi. La itala sciencisto Guiseppe (Bepi) Colombo (1920-1984) estis la unua kiu kalkulis la orbiton uzatan per Mariner 10 por atingi Merkuron, kaj pro tio oni donis sian nomon al la nuna misio.

(Dankon al Nicolas Bott pro siaj klarigoj, kiujn mi tradukis al Esperanto el la franca.)

Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

Scienca vojaĝo en Danujo

Les plantes sont-elles vraiment vertes ?