Articles

Affichage des articles associés au libellé planedoscienco

[Prelego][Conférence] PEA-Prelego: Venuso, Fratino de la Tero

Image
[FR] En mars 2022 j'ai été invité par l'association d'espéranto de l'état de Pernambouc, au Brézil. J'ai eu ainsi l'occasion de parler de la planète Vénus ! La vidéo (en espéranto) est ci-dessous. [EO] En marto 2022, mi estis invitata de la Pernambuka Esperanto Asocio (Brazilo) por prelegi pri la planedo Venuso. Jen la registrado de la prelego !  

[Video] Sekvu la alvenon de Perseverance sur Marson !

Image
[FR] Le 18 février 2021, le robot Perseverance s'est posé sur la surface martienne. J'ai suivi et commenté l'évènement en direct en espéranto, répondant aux questions des spectateurs et donnant le contexte scientifique de la mission et de la planète Mars. C'est, à ma connaissance, la première fois qu'un tel commentaire de mission était réalisé en espéranto. [EO] La veturilo Perseverance de la usona kosma agentejo (NASA) atingis Marson kaj surgrundiĝos je la 18-a de Februaro 2021. Mi proponis sekvi la elsendon de NASA, dum la lastaj momentoj antaŭ la surgrundiĝo.   Mi komentis la eventon, respondis al la demandoj, kaj donis la kuntekston pri la misio kaj Marso. 

[Video] La lingvoj de planedoj

Image
En sciencaj kongresoj oni ofte uzas la anglan kiel komunan lingvon, sed la sciencistoj devenas de diversaj landoj kaj parolas diversajn lingvojn ! Tiu filmeto konsistas el intervjuoj de partoprenantoj de la Eŭropa Kongreso de Planedoscienco (EPSC) kiu okazis en Ĝenevo, Svislando, en 2019. Tiel, vi aŭdos la lingvojn de planedo(sciencisto)j ! Dankon al la Europlanet Society (Eŭropa societo de planedoscienco) kaj ties Komitato pri Diverseco por la subteno, https://www.europlanet-society.org/diversity-and-inclusion/ kaj kompreneble dankon al la partoprenantoj ! Alejandro Cardesin-Moinelo Anthony Lethuiller Daria Ekdokimova Pedro Machado Debora Pavela Nick Oberg Gabriella Gilli Katsuyuki Noguchi Élodie Gloesener Steven Indyk Solmaz Adeli Dennis Höning Kateryna Frantseva Rutu Parekh Tatiana Bocanegra-Bahamon Rosita Kokotanekova Vincent Kofman Lina Hadid  

[Video] Detekti planedojn per eklipseto : la tranzitoj | Ekstersunsistemaj planedoj #2

Image
[FR] Dans cet épisode (sous-titré en français) on s'intéresse à la méthode des transits qui consiste à mesurer la baisse de luminosité mesurée quand une planète passe devant le disque de son étoile. [EO] En tiu epizodo oni interesiĝas pri la metodo de la tranzitoj. Kiam planedo pasas trans la disko de sia stelo, oni povas mezuri la ŝanĝiĝon de intenseco kaj tiel detekti kaj studi la planedon !

[Video] Trovi planedojn pro la movo de la stelo : la radiusaj rapidoj | Ekstersunsistemaj planedoj #1

Image
[FR] Dans cet épisode (sous-titré en français) on s'intéresse à la méthode de détection d'exoplanètes dite des « vitesses radiales ». L'idée est de détecter les mouvements de l'étoile causés par la présence d'une planète. [EO] En tiu epizodo oni interesiĝas pri la metodo de la radiusaj rapidoj, en kiu oni mezuras la moviĝon de iu stelo pro la ĉeesto de planedo.

[Video] Kial ekstersunsistemaj planedoj estas malfacile troveblaj? | Ekstersunsistemaj planedoj #0

Image
 [FR] Pourquoi les exoplanètes sont-elles si difficiles à détecter ? Dans cette vidéo en espéranto (sous-titrée en français) j'en explique les raisons ! Cette vidéo est l'introduction d'une série sur les exoplanètes. [Eo] Kial ekstersunsistemaj planedoj estas tiom malfacile detekteblaj ? En tiu filmeto mi klarigas kiaj estas la problemoj. Tiu estas la unua epizodo de la serio pri ekstersunsistemaj planedoj.

Riĉa komenco de la nova jaro pour spaca esplorado

Image
La jaro 2019 apenaŭ komencis, sed ĝi jam plenas je interesaj spacaj novaĵoj ! Lanĉita en 2006 la sondilo New Horizons preterflugis la nanan planedon Plutono en 2015 kaj sendis altvalorajn fotojn kaj sciencajn rezultojn. Post sia sukcesa vizito de Plutono, la sondilo estis direktita al alia objekto, for preter Plutono. La nova celo, 2014 MU69, troviĝas en la Zono de Kujper kiu estas preter Neptuno, ekde 30 ĝis 55 astronomiaj unuoj (1 AU = 149 597 870 700 m). En ĝi estas multaj malgrandaj objektoj kiuj formiĝis je la komenco de la sunsistemo. Pro ilia malgrandeco kaj ilia distanco al la Suno, tiuj astroj ne ŝanĝiĝis kaj estas tiel kiel ili formiĝis 4,5 miliardoj da jaroj antaŭe. La sondilo sukcese preterflugis MU69 la 1-a de Januaro kaj sendis unuajn bildojn de tiu astro.   Unua kolora foto de 2014 MU69, fotita per New Horizons je la 1-a de Januaro 2019 (Fonto: NASA)   MU69 aspektas kiel neĝhomo : ĝi konsistas el du malgrandaj sferoj kiuj verŝajne koliziis kun tre...

Sukcesa lanĉo de la misio BepiColombo al Merkuro

Image
Bildo de la raketo Ariane 5 dum la lanĉo de BepiColombo (Fonto: ESA) La 20-a de Oktobro 2018, la raketo Ariane 5 sukcese lanĉis la mision BepiColombo al la planedo Merkuro. BepiColombo estas kunlaborado inter la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) kaj la Japana Spaca Agentejo (JAXA). La misio konsistas fakte en tri partoj : la unua sondilo estas la eŭropa Mercury Planetary Orbiter (Mekura planeda orbitilo), ankaŭ nomata « Bepi ». La dua estas la japana Mercury Magnetospheric Orbiter (Merkura Magnetosfera Orbitilo, MMO) ankaŭ nomata « Mio ». Ambaŭ vojaĝos kun la helpo de la MTM (Mercury Transfer Module, Merkura Transporta Modulo) kiu helpos peli la sondilojn ĝis Merkuro. La misio estas tre ambicia ĉar ĝi estas la unua misio al Merkuro de la eŭropa kaj japana spacaj agentejoj kaj ankaŭ ĉar ĝi estas la unua planeda misio kiu uzas du sondilojn samtempe. La du sondiloj laboros sur malsamaj orbitoj por studi la maldensan atmosferon de la planedo, ĝian magnetosferon kaj ĝian surfacon. « Me...

Mia partopreno al podkasto Kern.Punkto EP146 Planeda scienco

Mi partoprenis la UK 2018 kiu okazis en Lisbono (Portugalo). Dum la UK, mi estis intervjuita de Eva kaj Johannes de la altkvalita podkasto Kern.punko info . Mi parolis pri mia laboro en planedoscienco, kaj pli precize pri la studado de planedaj atmosferoj.

En Aŭstrio por scienca kongreso

Image
La Eŭropa Geosciencoj Unio (EGU) okazigas ĉiu jaro sian ĝeneralan kunvenon en Vieno, Aŭstrio. La EGU interesiĝas pri la sciencoj de la Tero (akvoscienco, geologio, atmosfero-scienco, klimatoscienco, vulkanoscienco, ktp.) sed ankaŭ pri planedo kaj sunsistemo sciencoj (tio inkludas planedoj, iliaj lunoj, asteroidoj, kaj la interagoj inter la Tero kaj la Suno). La unio estas dividita en sekcioj: estas sekcio pri planedoscienco (PS), Sun-Tero interagoj (ST), atmosferoscienco (AS), ktp. La marŝantoj dum la marŝo por scienco, kiu okazis samtempe en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo. La celo estis lukti kontraŭ la « alternativaj faktoj », precipe tiuj de Trump kontraŭ klimatŝanĝiĝo; kaj por subteni sciencon kiel grava ilo por edukado kaj solvi problemojn en nia moderna socio. La ĝenerala kunveno estas oportuno por sciencistoj prezenti sian laboron kaj eki kunlaboradojn. Sciencistoj povas prezenti dum 12-minutoj prelego aŭ dum afiŝsesio. Estas debato pri kiu sorto de prezento estas la plej...

La neloĝebla enloĝebla zono

Antaŭparolo : tiun artikolon mi verkis espereble kun ne tro alta scienca nivelo, sed se vi bezonas klarigojn, bonvolu demandi en la komentejo. Kaj kompreneble, lingvajn erarojn vi ankaŭ povas mencii en la komentejo. Planedoscienco estas kreskanta fako kun multaj novaj misioj kaj novaj landoj partoprenante al la esplorado de la sunsistemo (ekz. Ĉinujo kaj Barato). Sed la kresko de tiu fako ŝuldas al ekstersunsistemaj planedoj (mallonge eksterplanedoj). Ekde la malkovro de la planedo 51 Peg b en 1995, la studado de eksterplanedoj, unue pure rilata al astroscienco, iĝis parto de planedoscienco kiam la studado de la atmosferoj kaj do de la klimatoj de tiaj planedoj ebliĝis. Rapide, la malkovro de pli kaj pli da planedoj, pli kaj pli malgrandaj, dank‘ al la progresoj de la mezuriloj, ebligis esperon trovi planedojn similajn al la Tero kaj, ŝance, havantaj vivon. La enloĝebla zono Tiu necesigis la enkonduko de manieroj difini kio farigas planedon kapablan enhavi vivon. Tiel aper...