Riĉa komenco de la nova jaro pour spaca esplorado

La jaro 2019 apenaŭ komencis, sed ĝi jam plenas je interesaj spacaj novaĵoj !

Lanĉita en 2006 la sondilo New Horizons preterflugis la nanan planedon Plutono en 2015 kaj sendis altvalorajn fotojn kaj sciencajn rezultojn. Post sia sukcesa vizito de Plutono, la sondilo estis direktita al alia objekto, for preter Plutono. La nova celo, 2014 MU69, troviĝas en la Zono de Kujper kiu estas preter Neptuno, ekde 30 ĝis 55 astronomiaj unuoj (1 AU = 149 597 870 700 m). En ĝi estas multaj malgrandaj objektoj kiuj formiĝis je la komenco de la sunsistemo. Pro ilia malgrandeco kaj ilia distanco al la Suno, tiuj astroj ne ŝanĝiĝis kaj estas tiel kiel ili formiĝis 4,5 miliardoj da jaroj antaŭe.
La sondilo sukcese preterflugis MU69 la 1-a de Januaro kaj sendis unuajn bildojn de tiu astro.
 
Unua kolora foto de 2014 MU69, fotita per New Horizons je la 1-a de Januaro 2019 (Fonto: NASA)
 
MU69 aspektas kiel neĝhomo : ĝi konsistas el du malgrandaj sferoj kiuj verŝajne koliziis kun tre malgranda rapido kaj restis kunligitaj. La tuta objekto estas 31 km longa kaj rotacias ĉirkaŭ ŝia akso en 15h.
La unuaj bildoj montras ke ĝi havas ruĝan koloron, devenanta de la transformado de la glacioj per la suna radiado. Pliaj informoj pri la formiĝo kaj kunmeto de tiu astro sendube helpos sciencistojn kompreni kiel planedoj formiĝas.
Kvankam la preterflugo estis tre rapida, pro la granda distanco inter ni kaj la astro, pli ol unu jaro estos necesa por « elŝuti » ĉiujn datumojn.

Preskaŭ samtempe, la sondilo Osiris-Rex eniris orbiton ĉirkaŭ la asteroido Bennu. La orbitilo devos studi la asteroidon kaj finfine preni ekzempleron el la surfaco kaj reporti ĝin al la Tero por analizo. Same kiel MU69, asteroidoj kiel Bennu ne ŝanĝiĝis dum miliardoj da jaroj, kaj tial estas kiel fosilioj de la praa sunsistemo.
 
La asteroido Bennu, fotita per la sondilo Osiris-REx (fonto: NASA)
 

Finfine, merkrede la 2-a de januaro, la ĉina roboto Chang'e 4 sukcese atingis la surfacon de la Luno. Tio jam estas grava sukceso por la spaca programo de Ĉinio, sed tiu misio estas la unua surgrundiĝo iam sur la kaŝita flanko de la Luno ! Same kiel por Chang'e 3, la misio konsistas el surgrundiĝilo kaj veturilo kiu esploros la ĉirkaŭaĵon.
La kaŝita flanko de la Luno estas malsama al la videbla flanko: ĝi havas pli da krateroj kaj malpli da maroj (malhelaj areoj kiuj konsistas el fluoj de bazalto), kaj studi ĝin povas helpi sciencistojn pli bone kompreni nian najbaron.
 
Foto de la veturilo Yutu 2 sur la surfaco de la Luno. La surgrundiĝilo videblas malsupre en la bildo. (Fonto: CNSA)


En la spaco kaj sur la Tero, ĝuu feliĉan jaron 2019 !

Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

Scienca vojaĝo en Danujo

Les plantes sont-elles vraiment vertes ?