Articles

Affichage des articles du septembre, 2020

[Video] La lingvoj de planedoj

Image
En sciencaj kongresoj oni ofte uzas la anglan kiel komunan lingvon, sed la sciencistoj devenas de diversaj landoj kaj parolas diversajn lingvojn ! Tiu filmeto konsistas el intervjuoj de partoprenantoj de la Eŭropa Kongreso de Planedoscienco (EPSC) kiu okazis en Ĝenevo, Svislando, en 2019. Tiel, vi aŭdos la lingvojn de planedo(sciencisto)j ! Dankon al la Europlanet Society (Eŭropa societo de planedoscienco) kaj ties Komitato pri Diverseco por la subteno, https://www.europlanet-society.org/diversity-and-inclusion/ kaj kompreneble dankon al la partoprenantoj ! Alejandro Cardesin-Moinelo Anthony Lethuiller Daria Ekdokimova Pedro Machado Debora Pavela Nick Oberg Gabriella Gilli Katsuyuki Noguchi Élodie Gloesener Steven Indyk Solmaz Adeli Dennis Höning Kateryna Frantseva Rutu Parekh Tatiana Bocanegra-Bahamon Rosita Kokotanekova Vincent Kofman Lina Hadid