Articles

Affichage des articles du juillet, 2017

Scienca vojaĝo en Danujo

Image
Dum la monato de Junio 2017, mi estis en Danujo por viziti Kopenhagon. La urbo estas tre agrabla (ĉefe por biciklistoj) kun varma etoso kaj belegaj lokoj : mi ege rekomendas ĝin. Atentu tamen ke la prezoj estas pli altaj ol tiuj en Francujo aŭ Nederlando. Kvankam mi estis tie por turismo, mi restas sciencisto kaj mi ne povis rezisti viziti sciencajn lokojn en la urbo kaj objektojn en muzeojn. Ekzemple, kiam estas vizitebla observejo en la urbo kiun vi vizitas, mi provas iri. En la centro de Kopenhago troviĝas malnova turo (la Ronda Turo) supre de kiu estas observejo kiu estas ankoraŭ uzata per neprofesiaj observantoj. Kelkaj metroj fore, mi hazarde trovis domon kie loĝis Ole Rømer. Rømer (1644-1710) estis dana astronomo kiu estas fama por sia studado de la rapido de la lumo kaj ties mezuro. Plato pri Ole Rømer sur la domo kie li loĝis ĝis sia morto. La observejo supre de la Ronda Turo Planedilo en la Ronda Turo Rømer ankaŭ laboris en la Pariza observejo kaj elpe