Scienca vojaĝo en Danujo

Dum la monato de Junio 2017, mi estis en Danujo por viziti Kopenhagon.

La urbo estas tre agrabla (ĉefe por biciklistoj) kun varma etoso kaj belegaj lokoj : mi ege rekomendas ĝin. Atentu tamen ke la prezoj estas pli altaj ol tiuj en Francujo aŭ Nederlando.

Kvankam mi estis tie por turismo, mi restas sciencisto kaj mi ne povis rezisti viziti sciencajn lokojn en la urbo kaj objektojn en muzeojn. Ekzemple, kiam estas vizitebla observejo en la urbo kiun vi vizitas, mi provas iri.

En la centro de Kopenhago troviĝas malnova turo (la Ronda Turo) supre de kiu estas observejo kiu estas ankoraŭ uzata per neprofesiaj observantoj. Kelkaj metroj fore, mi hazarde trovis domon kie loĝis Ole Rømer.
Rømer (1644-1710) estis dana astronomo kiu estas fama por sia studado de la rapido de la lumo kaj ties mezuro.


Plato pri Ole Rømer sur la domo kie li loĝis ĝis sia morto.

La observejo supre de la Ronda Turo

Planedilo en la Ronda Turo


Rømer ankaŭ laboris en la Pariza observejo kaj elpensis "planedilon" (maŝino por vidi kaj kalkuli la poziciojn de la planedoj ĉirkaŭ la Suno, oni kelkfoje diras ankaŭ planetario) kiu nun estas ekspoziciita en la kastelo Rosenborg.


Murpentraĵo de Rømer en la urbodomo de Kopenhago.


Memoriga 20 kronoj monero.


Oni ankaŭ povas vidi murpentraĵon de Rømer en la urbodomo de Kopenhago (la urbodomo estas tute vizitinda per si mem). Rømer famecon en Danujo ankaŭ montras tiu memoriga monero de 20 kronoj.

Alia fama dana astronomo estas Tycho Brahe (1546-1601). Brahe laboris por la dana reĝo Kristiano II, kiu donis al li insulon kie li konstruigis la observejon Uraniborg. Dank' al dediĉitaj mezuriloj, Brahe mezuris la pozicio de steloj kaj planedoj kun alta precizeco (ĝis dekoble pli precizaj ol la antaŭaj mezuroj).


Murpentraĵo en la urbodomo de Kopenhago


Post la morto de Brahe, Johannes Kepler uzis tiujn mezurojn por eltrovi la leĝojn pri la movo de planedoj, nomitaj laŭ li. Brahe ankaŭ proponis modelon de la universo kiu estis inter tercentrismo kaj suncentrismo : la Tero troviĝas je la centro de la Universo, kaj la Suno orbitas ĉirkaŭ la Tero, sed la aliaj planedoj orbitas la Sunon.

Alia fama dana sciencisto estas Niels Bohr. Bohr estas nur el la gepatroj de la kvantummekaniko. Sia busto ankaŭ troviĝas en la urbodomo de Kopenhago.


Niels Bohr (1885-1962)

Fine, ankaŭ en la urbodomo, troviĝas mirinda astronomia horloĝo farita per Jens Olsen. La horloĝo havas similan funkciojn al tiu de Strasburgo. Olsen komencis la kalkulojn por la horloĝo en 1928 kaj la konstruado komencis en 1943. Bedaŭrinde Olsen mortis en 1945, do li neniam vidis la horloĝon kiam ĝi ekfunkciis en 1955. Ĝi ankoraŭ funkcias perfekte, kompreneble.

Ĝi estas tute mirinda maŝino kiu montras la horon (oficiala kaj stela tempo), la daton (gregoria kaj juliana), la tempon de sunleviĝo, sunsubiro, mapon de la nokta ĉielo, poziciojn de la planedoj, ekvacion de tempo, kaj multe pli. Mi studadis la meĥanikon kaj provis kompreni ĉiujn ciferplatojn dum duonhoro minimume !


La antaŭa flanko de la horloĝo
Malantaŭ la horloĝo: rimarku la mirindajn detalojn.

La astronomia parto de la horloĝo


Ĉiuj grandaj landoj havas famajn sciencist-in-ojn kaj aŭ interesajn sciencajn lokojn. Rigardu atente kaj vi eble povos trovi mirindaĵojn el la historio de scienco !

Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

Pourquoi les doctorants devraient être sur les réseaux sociaux.

Les plantes sont-elles vraiment vertes ?