La jaro 2019 apenaŭ komencis, sed ĝi jam plenas je interesaj spacaj novaĵoj ! Lanĉita en 2006 la sondilo New Horizons preterflugis la nanan planedon Plutono en 2015 kaj sendis altvalorajn fotojn kaj sciencajn rezultojn. Post sia sukcesa vizito de Plutono, la sondilo estis direktita al alia objekto, for preter Plutono. La nova celo, 2014 MU69, troviĝas en la Zono de Kujper kiu estas preter Neptuno, ekde 30 ĝis 55 astronomiaj unuoj (1 AU = 149 597 870 700 m). En ĝi estas multaj malgrandaj objektoj kiuj formiĝis je la komenco de la sunsistemo. Pro ilia malgrandeco kaj ilia distanco al la Suno, tiuj astroj ne ŝanĝiĝis kaj estas tiel kiel ili formiĝis 4,5 miliardoj da jaroj antaŭe. La sondilo sukcese preterflugis MU69 la 1-a de Januaro kaj sendis unuajn bildojn de tiu astro. Unua kolora foto de 2014 MU69, fotita per New Horizons je la 1-a de Januaro 2019 (Fonto: NASA) MU69 aspektas kiel neĝhomo : ĝi konsistas el du malgrandaj sferoj kiuj verŝajne koliziis kun tre malgrand
Bildo de la raketo Ariane 5 dum la lanĉo de BepiColombo (Fonto: ESA) La 20-a de Oktobro 2018, la raketo Ariane 5 sukcese lanĉis la mision BepiColombo al la planedo Merkuro. BepiColombo estas kunlaborado inter la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) kaj la Japana Spaca Agentejo (JAXA). La misio konsistas fakte en tri partoj : la unua sondilo estas la eŭropa Mercury Planetary Orbiter (Mekura planeda orbitilo), ankaŭ nomata « Bepi ». La dua estas la japana Mercury Magnetospheric Orbiter (Merkura Magnetosfera Orbitilo, MMO) ankaŭ nomata « Mio ». Ambaŭ vojaĝos kun la helpo de la MTM (Mercury Transfer Module, Merkura Transporta Modulo) kiu helpos peli la sondilojn ĝis Merkuro. La misio estas tre ambicia ĉar ĝi estas la unua misio al Merkuro de la eŭropa kaj japana spacaj agentejoj kaj ankaŭ ĉar ĝi estas la unua planeda misio kiu uzas du sondilojn samtempe. La du sondiloj laboros sur malsamaj orbitoj por studi la maldensan atmosferon de la planedo, ĝian magnetosferon kaj ĝian surfacon. « Me