Articles

Affichage des articles du 2019

[Video] Detekti planedojn per eklipseto : la tranzitoj | Ekstersunsistemaj planedoj #2

Image
[FR] Dans cet épisode (sous-titré en français) on s'intéresse à la méthode des transits qui consiste à mesurer la baisse de luminosité mesurée quand une planète passe devant le disque de son étoile. [EO] En tiu epizodo oni interesiĝas pri la metodo de la tranzitoj. Kiam planedo pasas trans la disko de sia stelo, oni povas mezuri la ŝanĝiĝon de intenseco kaj tiel detekti kaj studi la planedon !

[Video] Trovi planedojn pro la movo de la stelo : la radiusaj rapidoj | Ekstersunsistemaj planedoj #1

Image
[FR] Dans cet épisode (sous-titré en français) on s'intéresse à la méthode de détection d'exoplanètes dite des « vitesses radiales ». L'idée est de détecter les mouvements de l'étoile causés par la présence d'une planète. [EO] En tiu epizodo oni interesiĝas pri la metodo de la radiusaj rapidoj, en kiu oni mezuras la moviĝon de iu stelo pro la ĉeesto de planedo.

[Video] Kial ekstersunsistemaj planedoj estas malfacile troveblaj? | Ekstersunsistemaj planedoj #0

Image
 [FR] Pourquoi les exoplanètes sont-elles si difficiles à détecter ? Dans cette vidéo en espéranto (sous-titrée en français) j'en explique les raisons ! Cette vidéo est l'introduction d'une série sur les exoplanètes. [Eo] Kial ekstersunsistemaj planedoj estas tiom malfacile detekteblaj ? En tiu filmeto mi klarigas kiaj estas la problemoj. Tiu estas la unua epizodo de la serio pri ekstersunsistemaj planedoj.

Riĉa komenco de la nova jaro pour spaca esplorado

Image
La jaro 2019 apenaŭ komencis, sed ĝi jam plenas je interesaj spacaj novaĵoj ! Lanĉita en 2006 la sondilo New Horizons preterflugis la nanan planedon Plutono en 2015 kaj sendis altvalorajn fotojn kaj sciencajn rezultojn. Post sia sukcesa vizito de Plutono, la sondilo estis direktita al alia objekto, for preter Plutono. La nova celo, 2014 MU69, troviĝas en la Zono de Kujper kiu estas preter Neptuno, ekde 30 ĝis 55 astronomiaj unuoj (1 AU = 149 597 870 700 m). En ĝi estas multaj malgrandaj objektoj kiuj formiĝis je la komenco de la sunsistemo. Pro ilia malgrandeco kaj ilia distanco al la Suno, tiuj astroj ne ŝanĝiĝis kaj estas tiel kiel ili formiĝis 4,5 miliardoj da jaroj antaŭe. La sondilo sukcese preterflugis MU69 la 1-a de Januaro kaj sendis unuajn bildojn de tiu astro.   Unua kolora foto de 2014 MU69, fotita per New Horizons je la 1-a de Januaro 2019 (Fonto: NASA)   MU69 aspektas kiel neĝhomo : ĝi konsistas el du malgrandaj sferoj kiuj verŝajne koliziis kun tre malgrand