Articles

Affichage des articles associés au libellé kongreso

Jutubista Rondo 1 - IJK 2020 en la reto

Image
[FR] Tous les ans, l'association mondiale des jeunes espérantistes (TEJO) organise un meeting, l'IJK. Suite au COVID, l'édition 2020 s'est tenue en ligne. J'ai été invité à une table ronde pour parler de mon expérience de vidéaste en espéranto. [EO] Dum la IJK de 2020 okazis du diskutrondojn inter esperantaj jutubistoj. Mi havis la plezuron esti invitita al la unua rondo, kune kun la tre fama Evildea kaj kun la tre sukcesa Beki !

[Video] La lingvoj de planedoj

Image
En sciencaj kongresoj oni ofte uzas la anglan kiel komunan lingvon, sed la sciencistoj devenas de diversaj landoj kaj parolas diversajn lingvojn ! Tiu filmeto konsistas el intervjuoj de partoprenantoj de la Eŭropa Kongreso de Planedoscienco (EPSC) kiu okazis en Ĝenevo, Svislando, en 2019. Tiel, vi aŭdos la lingvojn de planedo(sciencisto)j ! Dankon al la Europlanet Society (Eŭropa societo de planedoscienco) kaj ties Komitato pri Diverseco por la subteno, https://www.europlanet-society.org/diversity-and-inclusion/ kaj kompreneble dankon al la partoprenantoj ! Alejandro Cardesin-Moinelo Anthony Lethuiller Daria Ekdokimova Pedro Machado Debora Pavela Nick Oberg Gabriella Gilli Katsuyuki Noguchi Élodie Gloesener Steven Indyk Solmaz Adeli Dennis Höning Kateryna Frantseva Rutu Parekh Tatiana Bocanegra-Bahamon Rosita Kokotanekova Vincent Kofman Lina Hadid  

[Video] Intervjuo kun la prezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE)

Image
 [FR] L'association scientifique internationale espérantiste (ISAE) est une association visant à la diffusion de la culture scientifique en espéranto, et à l'utilisation de l'espéranto en sciences. Dans cette vidéo (sous-titrée en français), j'interviewe le président de l'association Wendel Pontes sur les objectifs et actions de l'organisation. [EO] Dum la UK 2018 en Lisbono mi havis la ŝancon intervjui la prezidanto de ISAE, por scii pli pri tiu asocio kiu celas disvastiĝi sciencon en Esperanto kaj subtenas la uzon de Esperanto en sciencoj.

En Aŭstrio por scienca kongreso

Image
La Eŭropa Geosciencoj Unio (EGU) okazigas ĉiu jaro sian ĝeneralan kunvenon en Vieno, Aŭstrio. La EGU interesiĝas pri la sciencoj de la Tero (akvoscienco, geologio, atmosfero-scienco, klimatoscienco, vulkanoscienco, ktp.) sed ankaŭ pri planedo kaj sunsistemo sciencoj (tio inkludas planedoj, iliaj lunoj, asteroidoj, kaj la interagoj inter la Tero kaj la Suno). La unio estas dividita en sekcioj: estas sekcio pri planedoscienco (PS), Sun-Tero interagoj (ST), atmosferoscienco (AS), ktp. La marŝantoj dum la marŝo por scienco, kiu okazis samtempe en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo. La celo estis lukti kontraŭ la « alternativaj faktoj », precipe tiuj de Trump kontraŭ klimatŝanĝiĝo; kaj por subteni sciencon kiel grava ilo por edukado kaj solvi problemojn en nia moderna socio. La ĝenerala kunveno estas oportuno por sciencistoj prezenti sian laboron kaj eki kunlaboradojn. Sciencistoj povas prezenti dum 12-minutoj prelego aŭ dum afiŝsesio. Estas debato pri kiu sorto de prezento estas la plej...