Articles

Affichage des articles du 2018

Sukcesa lanĉo de la misio BepiColombo al Merkuro

Image
Bildo de la raketo Ariane 5 dum la lanĉo de BepiColombo (Fonto: ESA) La 20-a de Oktobro 2018, la raketo Ariane 5 sukcese lanĉis la mision BepiColombo al la planedo Merkuro. BepiColombo estas kunlaborado inter la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) kaj la Japana Spaca Agentejo (JAXA). La misio konsistas fakte en tri partoj : la unua sondilo estas la eŭropa Mercury Planetary Orbiter (Mekura planeda orbitilo), ankaŭ nomata « Bepi ». La dua estas la japana Mercury Magnetospheric Orbiter (Merkura Magnetosfera Orbitilo, MMO) ankaŭ nomata « Mio ». Ambaŭ vojaĝos kun la helpo de la MTM (Mercury Transfer Module, Merkura Transporta Modulo) kiu helpos peli la sondilojn ĝis Merkuro. La misio estas tre ambicia ĉar ĝi estas la unua misio al Merkuro de la eŭropa kaj japana spacaj agentejoj kaj ankaŭ ĉar ĝi estas la unua planeda misio kiu uzas du sondilojn samtempe. La du sondiloj laboros sur malsamaj orbitoj por studi la maldensan atmosferon de la planedo, ĝian magnetosferon kaj ĝian surfacon. « Me

[Video] La nova difino de la kilogramo (kaj de aliaj unuoj)

Image
[FR] En 2019, le Bureau Internation des Poids et Mesures (BIPM) a changé la définition des quelques unités de base, et tout particulièrement la définition du kilogramme ! Dans cette vidéo en espéranto, j'explique ce changement et son importance. [EO] En 2019, la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj ŝanĝos la difinojn de kelkaj mezurunuoj, kaj precipe de la kilogramo ! Kion tio signifas ? Kaj kio estas tiu Sistemo Internacia de mezurunuoj ? == Pliaj informoj == La historio de la SI kaj la novaj difinoj de la mezurunuoj estas troveblaj sur la retejo de la BIPM : (angle kaj france) https://www.bipm.org/en/history-si Legu ankaŭ pli pri tio sur la novaĵoj de la CNRS : (france) https://lejournal.cnrs.fr/articles/ces-constantes-qui-donnent-la-mesure (france) https://lejournal.cnrs.fr/articles/mesures-le-grand-renversement

Mia partopreno al podkasto Kern.Punkto EP146 Planeda scienco

Mi partoprenis la UK 2018 kiu okazis en Lisbono (Portugalo). Dum la UK, mi estis intervjuita de Eva kaj Johannes de la altkvalita podkasto Kern.punko info . Mi parolis pri mia laboro en planedoscienco, kaj pli precize pri la studado de planedaj atmosferoj.

[Video] Intervjuo kun la prezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE)

Image
 [FR] L'association scientifique internationale espérantiste (ISAE) est une association visant à la diffusion de la culture scientifique en espéranto, et à l'utilisation de l'espéranto en sciences. Dans cette vidéo (sous-titrée en français), j'interviewe le président de l'association Wendel Pontes sur les objectifs et actions de l'organisation. [EO] Dum la UK 2018 en Lisbono mi havis la ŝancon intervjui la prezidanto de ISAE, por scii pli pri tiu asocio kiu celas disvastiĝi sciencon en Esperanto kaj subtenas la uzon de Esperanto en sciencoj.

[Video] Kiel oni publikigas sciencan artikolon?

Image
[FR] Tout le monde ne sait pas forcément comment fonctionne la publication dans une revue scientifique. Dans cette vidéo en espéranto (sous-titrée en français), j'explique les différentes étapes par lesquelles un scientifique doit passer pour voir ses travaux acceptés et publiés dans une revue scientifique. [EO] Hodiaŭ ni rigardu kiel oni publikigas artikolon en scienca revuo. Atentu : tion kion mi diras taŭgas por mia sperto en fiziko, sed povas esti malsama en aliaj sciencaj fakoj. Tamen, la proceso kiun mi priskribas tie restas sufiĉe ĝenerala. La artikolo montrata en la filmo estas unu el miaj, vi povas trovi ĝin tie  (en la angla, kiel la plimulto de sciencaj artikoloj nuntempe). Kiel kutime : se la filmeto plaĉis al vi, ŝatu ĝin, diskonigu ĝin kaj abonu la kanalon !