Vizito de nederlanda radio-observejo

Mi laboras kiel sciencisto en la universitato de teĥnologio de Delft (Nederlando). Mi estas en la fakultato de Aerospaca inĝenierado kaj pli precize en la grupo de spaca esplorado. Ni laboras pri orbitoj de satelitoj, gravitaj kampoj de planedoj, teĥnologio por spaco kaj ankaŭ planedosciencoj.
La lasta semajno, ni havis nian grupan ekskurso : eblas la grupon kuniĝi kaj amuziĝi iomete.

Dank‘ al unu el niaj grupanoj, ni povis viziti la nederlandan centron por radioastroscienco, ASTRON. Ni vizitis la oficejon en Dwingeloo, kiu estas ankaŭ la loko kie la mezuroj de multaj radioteleskopoj ĉirkaŭ la mondo estas kolektitaj kaj analizitaj por krei la bildojn aŭ eltiri la fizikajn ecojn de la observataj objektoj.

La datumoj alvenas al la centro plej ofte per diskaparatoj senditaj el la observejoj, aŭ rekte per rapidega interreta konekto. Antaŭ la alveno de diskaparatoj, la datumoj estis skribitaj sur grandegaj magnetaj bendoj kiuj estis malpli rapidaj kaj kiuj povis porti malpli da datumoj.

Tamen la malnovaj maŝinoj ankoraŭ estas tie, kaj la vidaĵo de tiuj novaj kaj malnovaj teĥnikoj sidante kune, 40 jaroj apartaj estas interesa.


Maldekstre : bendlegiloj ; dekstre : serviloj kaj maŝinoj kun diskaparatoj.



Tie troviĝas ankaŭ radioteleskopo de 25 metroj kiu estis uzata dum multaj jaroj per profesiaj astrosciencistoj, sed kiu nun estas uzata per neprofesiuloj kiuj renovigis la teleksopon. Unu el tiu grupo direktis la teleskopon al pulsostelo kiun ni povis aŭdi, regule pulsante. Kompreneble, oni ne aŭdas radiajn ondojn, sed oni provas ŝanĝi la pulsojn je sonoj kun komputilo.

25 m teleskopo de Dwingeloo


Ni sekve iris al la Westerbork-a observejo kie troviĝas 14 antenoj kiuj povas studis la universon (inter aliaj) je la 21-cm ondolongo. Tiu ondolongo estas ege grava ĉar ĝi ebligas la detekton de la hidrogeno. Ĉar hidrogeno estas la plej abunda elemento en la universo, oni tiel povas mapi ĝian strukturon.


Kelkaj el la antenoj en Westerbork.

La antenoj estis konstruitaj sur loko kie troviĝis internigejo dum la dua mondmilito. El tiu loko estis kaptitaj judoj, ciganoj kaj aliaj viktimoj de la nazioj antaŭ ol ili estis senditaj al koncentrejoj en Germanio aŭ Pollando. Pli ol 100 000 homoj pasis tra tiu internigejo antaŭ ilia morto.

Estas iusence konsola pensi ke tiu loko iĝis loko de paca scienco. Eĉ pli, ĉar pro la bezono de radio-silenta zono (por eviti misinteragojn inter teraj kaj kosmaj ondoj) la tuta parko iĝis ege kvieta kaj des pli taŭga por remoro.

Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

Scienca vojaĝo en Danujo

Les plantes sont-elles vraiment vertes ?