Articles

Sukcesa lanĉo de la misio BepiColombo al Merkuro

Image
Bildo de la raketo Ariane 5 dum la lanĉo de BepiColombo (Fonto: ESA) La 20-a de Oktobro 2018, la raketo Ariane 5 sukcese lanĉis la mision BepiColombo al la planedo Merkuro. BepiColombo estas kunlaborado inter la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) kaj la Japana Spaca Agentejo (JAXA). La misio konsistas fakte en tri partoj : la unua sondilo estas la eŭropa Mercury Planetary Orbiter (Mekura planeda orbitilo), ankaŭ nomata « Bepi ». La dua estas la japana Mercury Magnetospheric Orbiter (Merkura Magnetosfera Orbitilo, MMO) ankaŭ nomata « Mio ». Ambaŭ vojaĝos kun la helpo de la MTM (Mercury Transfer Module, Merkura Transporta Modulo) kiu helpos peli la sondilojn ĝis Merkuro. La misio estas tre ambicia ĉar ĝi estas la unua misio al Merkuro de la eŭropa kaj japana spacaj agentejoj kaj ankaŭ ĉar ĝi estas la unua planeda misio kiu uzas du sondilojn samtempe. La du sondiloj laboros sur malsamaj orbitoj por studi la maldensan atmosferon de la planedo, ĝian magnetosferon kaj ĝian surfacon. « Me...

[Video] La nova difino de la kilogramo (kaj de aliaj unuoj)

Image
[FR] En 2019, le Bureau Internation des Poids et Mesures (BIPM) a changé la définition des quelques unités de base, et tout particulièrement la définition du kilogramme ! Dans cette vidéo en espéranto, j'explique ce changement et son importance. [EO] En 2019, la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj ŝanĝos la difinojn de kelkaj mezurunuoj, kaj precipe de la kilogramo ! Kion tio signifas ? Kaj kio estas tiu Sistemo Internacia de mezurunuoj ? == Pliaj informoj == La historio de la SI kaj la novaj difinoj de la mezurunuoj estas troveblaj sur la retejo de la BIPM : (angle kaj france) https://www.bipm.org/en/history-si Legu ankaŭ pli pri tio sur la novaĵoj de la CNRS : (france) https://lejournal.cnrs.fr/articles/ces-constantes-qui-donnent-la-mesure (france) https://lejournal.cnrs.fr/articles/mesures-le-grand-renversement

Mia partopreno al podkasto Kern.Punkto EP146 Planeda scienco

Mi partoprenis la UK 2018 kiu okazis en Lisbono (Portugalo). Dum la UK, mi estis intervjuita de Eva kaj Johannes de la altkvalita podkasto Kern.punko info . Mi parolis pri mia laboro en planedoscienco, kaj pli precize pri la studado de planedaj atmosferoj.

[Video] Intervjuo kun la prezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE)

Image
 [FR] L'association scientifique internationale espérantiste (ISAE) est une association visant à la diffusion de la culture scientifique en espéranto, et à l'utilisation de l'espéranto en sciences. Dans cette vidéo (sous-titrée en français), j'interviewe le président de l'association Wendel Pontes sur les objectifs et actions de l'organisation. [EO] Dum la UK 2018 en Lisbono mi havis la ŝancon intervjui la prezidanto de ISAE, por scii pli pri tiu asocio kiu celas disvastiĝi sciencon en Esperanto kaj subtenas la uzon de Esperanto en sciencoj.

[Video] Kiel oni publikigas sciencan artikolon?

Image
[FR] Tout le monde ne sait pas forcément comment fonctionne la publication dans une revue scientifique. Dans cette vidéo en espéranto (sous-titrée en français), j'explique les différentes étapes par lesquelles un scientifique doit passer pour voir ses travaux acceptés et publiés dans une revue scientifique. [EO] Hodiaŭ ni rigardu kiel oni publikigas artikolon en scienca revuo. Atentu : tion kion mi diras taŭgas por mia sperto en fiziko, sed povas esti malsama en aliaj sciencaj fakoj. Tamen, la proceso kiun mi priskribas tie restas sufiĉe ĝenerala. La artikolo montrata en la filmo estas unu el miaj, vi povas trovi ĝin tie  (en la angla, kiel la plimulto de sciencaj artikoloj nuntempe). Kiel kutime : se la filmeto plaĉis al vi, ŝatu ĝin, diskonigu ĝin kaj abonu la kanalon !

Scienca vojaĝo en Danujo

Image
Dum la monato de Junio 2017, mi estis en Danujo por viziti Kopenhagon. La urbo estas tre agrabla (ĉefe por biciklistoj) kun varma etoso kaj belegaj lokoj : mi ege rekomendas ĝin. Atentu tamen ke la prezoj estas pli altaj ol tiuj en Francujo aŭ Nederlando. Kvankam mi estis tie por turismo, mi restas sciencisto kaj mi ne povis rezisti viziti sciencajn lokojn en la urbo kaj objektojn en muzeojn. Ekzemple, kiam estas vizitebla observejo en la urbo kiun vi vizitas, mi provas iri. En la centro de Kopenhago troviĝas malnova turo (la Ronda Turo) supre de kiu estas observejo kiu estas ankoraŭ uzata per neprofesiaj observantoj. Kelkaj metroj fore, mi hazarde trovis domon kie loĝis Ole Rømer. Rømer (1644-1710) estis dana astronomo kiu estas fama por sia studado de la rapido de la lumo kaj ties mezuro. Plato pri Ole Rømer sur la domo kie li loĝis ĝis sia morto. La observejo supre de la Ronda Turo Planedilo en la Ronda Turo Rømer ankaŭ laboris en la Pariza observejo kaj elpe...

En Aŭstrio por scienca kongreso

Image
La Eŭropa Geosciencoj Unio (EGU) okazigas ĉiu jaro sian ĝeneralan kunvenon en Vieno, Aŭstrio. La EGU interesiĝas pri la sciencoj de la Tero (akvoscienco, geologio, atmosfero-scienco, klimatoscienco, vulkanoscienco, ktp.) sed ankaŭ pri planedo kaj sunsistemo sciencoj (tio inkludas planedoj, iliaj lunoj, asteroidoj, kaj la interagoj inter la Tero kaj la Suno). La unio estas dividita en sekcioj: estas sekcio pri planedoscienco (PS), Sun-Tero interagoj (ST), atmosferoscienco (AS), ktp. La marŝantoj dum la marŝo por scienco, kiu okazis samtempe en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo. La celo estis lukti kontraŭ la « alternativaj faktoj », precipe tiuj de Trump kontraŭ klimatŝanĝiĝo; kaj por subteni sciencon kiel grava ilo por edukado kaj solvi problemojn en nia moderna socio. La ĝenerala kunveno estas oportuno por sciencistoj prezenti sian laboron kaj eki kunlaboradojn. Sciencistoj povas prezenti dum 12-minutoj prelego aŭ dum afiŝsesio. Estas debato pri kiu sorto de prezento estas la plej...